399:-
Uppskattad leveranstid 7-12 arbetsdagar
Fri frakt för medlemmar vid köp för minst 249:-
Jurij Pavlovic German (1910-1967) estis klasikulo de la rusa sovetia literaturo. Li distingigis, unuflanke, per honesteco kaj sincereco, kaj aliflanke, per skrupula atento al detaloj de ciutaga vivo. Li multe laboris ankau en kinarto kiel scenaristo. Oni opinias lin unu el la plej maldekstraj verkistoj de la sovetia epoko. La trilogio «La afero, al kiu vi servas» rakontas pri vivo de sovetia intelektularo en 1930-aj - 1950-aj jaroj, ne prisilentante ankau la «tiklajn» aferojn de Stalinaj reprezalioj. Kelkaj herooj de la trilogio havas realajn prototipojn, kiujn persone konis la autoro. Eventoj de la dua romano de la trilogio «La afero, al kiu vi servas» - «Kara mia homo» - okazas dum jaroj de la Granda Patruja milito. Dum la tuta milito la autoro servis kiel milita korespondanto en la Norda Floto kaj priskribas en tiu ci romano sian personan sperton kaj observojn. Multaj epizodoj de la libro estis kreitaj surbaze de veraj faktoj (interalie la historio de la brita aviadisto, priskribo de la konvojoj). En la dua romano la protagonisto kirurgo Ustimenko trafas en partizanan tacmenon, poste en frontan hospitalon, kie li operaciadas dum tutaj diurnoj... Grava vundo, renkontigoj kaj disigoj, perfido kaj fideleco - kio ajn okazu cirkaue, sed la protagonisto plu plej alte taksas la «aferon, al kiu li servas».
- Format: Pocket/Paperback
- ISBN: 9782369600626
- Språk: Esperanto
- Antal sidor: 586
- Utgivningsdatum: 2016-08-08
- Översättare: Jurij Finkel
- Förlag: Monda Asembleo Socia