bokomslag Nia Ameriko
Samhälle & debatt

Nia Ameriko

Jos Mart

Pocket

99:-

Funktionen begränsas av dina webbläsarinställningar (t.ex. privat läge).

Uppskattad leveranstid 7-12 arbetsdagar

Fri frakt för medlemmar vid köp för minst 249:-

  • 42 sidor
  • 2015
«Nia Ameriko», zenita teksto de José Martí, publikigita unuafoje en La Revista Ilustrada de Nueva York 1891-01-01 kaj samjare, 1891-01-30 en El Partido Liberal de Meksiko, estas unu el la tri grandaj kaj kulminaj pecoj de la verko de Martí, aperigitaj dum la preparado kaj fondigo de la Kuba Revolucia Partio. La du ceteraj estas Versos Sencillos, trezorujo de lia plej alta sago, kaj la parolado eldirita 1891-11-26 en la kuba liceo de Tampa («Kun ciuj kaj por ciesa bono»), kiu entenas la etikajn kaj politikajn principojn de la estonta respubliko. Post tiu «angoriga vintro» de la Unua Internacia Amerika Konferenco, okazinta en Vasingtono, kie Hispanameriko devis alfronti la fiajn manovrojn de la «timinda aglo», Martí sukcesis distancigi (kaj eventuale tio ankau rilatis al la poetika apogeo) por vidi kaj difini tute precize, kiel en vivanta mapo, la fundamentajn problemojn de nia Ameriko; problemoj, kies historiajn radikojn li estis majstre ekzameninta en la parolado «Patrino Ameriko»; problemoj, kiuj esence konservigas gis nun, drame intensigitaj, en la kadro de la tiel nomata Tria Mondo, fare de la kreskanta avareco, fanfaronado kaj agresemo de la usona imperiismo. Eble la metafora lingvajo, kiu speciale koncentrigas la historian kaj socian realon sur tiu ci pagoj, troimpresos la pupilojn de kiuj ne kutimas al la tipe Martí-a kunfandado de politika analizo kaj poezia esprimo. Tial, ni trovis utila, antau kelkaj jaroj, resumi la konceptajn gvidliniojn de «Nia Ameriko», kompreneble ne por simpligi gian legadon, sed por fari gin pli senembaraza kaj fruktodona. Tiu estis la celo de la tiam publikigita «Skemo», aperinta en Aperigita hispane en Temas Martianos. Segunda serie, Havano, 1982. Tamen, cele al gisfunda komprenebleco, estos ec pli utilaj la notoj, kiuj akompanas la nunan eldonon, okaze de la centjarigo de tiu ci dokumento frape aktuala: analizo, diagnozo, alarmsonorado kiun la tempo faris nun tumultsonorado, formulado de la ununuraj principoj por savi la sendependecon, integrecon kaj justan kaj kreivan alvokigon de «la nova Ameriko». Cintio Vitier

  • Författare: Jos Mart
  • Format: Pocket/Paperback
  • ISBN: 9782369600404
  • Språk: Esperanto
  • Antal sidor: 42
  • Utgivningsdatum: 2015-12-02
  • Översättare: Orlando E Raola
  • Förlag: Monda Asembleo Socia